Bonvolu subteni nin!

Tiparaj efektoj

Agordi la tiparajn efektojn kiujn vi volas uzi.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Per la menubreto:

Elektu la langeton Formato - Signo - Tiparaj efektoj.

Elektu Vido - Stiloj - malfermu la kuntekstan menuon de elemento kaj elektu Nova/Redakti stilon kaj sekve la langeton Tiparaj efektoj.

Per la langeta interfaco:

Elektu Hejmo kaj sekve alklaku la falliston Hejmo ĉe la dekstra flanko de la langeto kaj elektu Signo.

Per la kunteksta menuo:

Elektu Signo - Signo


La ŝanĝoj aplikiĝas al la aktuala elekto, al la tuta vorto kiu enhavas la kursoron, aŭ al la nova teksto kiun vi tajpas.

Tipara koloro

Se oni elektas Aŭtomate, la teksta koloro estos agordita al nigra por helaj fonoj kaj al blanka por malhelaj fonoj.

Por ŝanĝi la koloron de elektita teksto, elektu la tekston kiun vi volas ŝanĝi, kaj alklaku la bildsimbolon Tipara koloro. Por apliki alian koloron, alklaku la sagon apud la bildsimbolo Tipara koloro, kaj sekve elektu la koloron kiun vi volas uzi.

Averta bildsimbolo

La teksta koloro estas ignorata ĉe la ekrano, se la markobutono Uzi aŭtomatan tiparan koloron por ekrana vidigo estas markita in - LibreOfficeDev - Alireblo.


Travidebleco

Agordas la travideblecon de la signoj en la teksto. La valoro 100% signifas ke la signoj estos tute travideblaj, dum 0% signifas ke ili estos tute ne travideblaj.

Teksta dekoracio

Superstreko

Elektu la stilon de superstreko kiun vi volas apliki. Por apliki la superstrekon nur al vortoj, marku la markobutonon Unuopaj vortoj.

Superstreka koloro

Elektu la koloron por la superstreko.

Trastreko

Elektu trastrekan stilon por la elektita teksto.

Nota bildsimbolo

Se vi konservas vian dokumenton en la formato Microsoft Word, ĉiuj trastrekaj stiloj konvertiĝos al la stilo unuopa linio.


Substreko

Elektu la substrekan stilon kiun vi volas apliki. Por apliki la substrekon nur al vortoj, marku la markobutonon Unuopaj vortoj.

Nota bildsimbolo

Se vi aplikas substrekon al altskriba teksto, la substreko leviĝas al la nivelo de la alta skribo. Se la alta skribo estas en vorto kun normala teksto, la substreko ne leviĝas.


bildsimbolo en la Formatada breto:

Icon Underline

Substrekita

Substreka koloro

Elektu la koloron por la substreko.

Unuopaj vortoj

Aplikas la elektitan efekton nur al vortoj kaj ignoras spacetojn.

Efektoj

Elektu la tiparajn efektojn kiujn vi volas apliki.

Reliefo

Elektu efekton de reliefo kiu aplikiĝos al la elektita teksto. La efekto Reliefigita faras ke la signoj aspektas kvazaŭ ili leviĝas super la paĝo. La efekto Gravurita faras ke la signoj aspektas kvazaŭ ili estas enpuŝitaj en la paĝon.

Konturo

Montras la konturon de la elektitaj signoj. Ĉi tiu efekto ne funkcias por ĉiuj tiparo.

Ombro

Aldonas ombron kiu aperas sube kaj dekstre de la elektitaj signoj.

Bildsimbolo de ombro

Ombro

Subteno por aziaj lingvoj

These commands can only be accessed after you enable support for Asian languages in - Languages and Locales - General.

Emfaza marko

Elektu signon por montri super aŭ sub la tutan longon de la elektita teksto.

Pozicio

Agordu kie montri la emfazajn markojn.

Antaŭvida kampo

Vidigas antaŭvidon de la aktuala elektaĵo.

Reagordi

Agordas ŝanĝojn faritajn al la aktuala langeto al tiuj, kiuj efikis kiam ĉi tiu dialogo estis malfermita.