Agordas la koloron de la tiparo de la aktuala(j) ĉelo(j).
Agordas la koloron de la elektita teksto. Alklaku por apliki la aktualan tiparan koloron al la elektitaj signoj aŭ al la vorto kie la kursoro troviĝas.
Se oni elektas Aŭtomate, la teksta koloro estos agordita al nigra por helaj fonoj kaj al blanka por malhelaj fonoj.
Por ŝanĝi la koloron de elektita teksto, elektu la tekston kiun vi volas ŝanĝi, kaj alklaku la bildsimbolon Tipara koloro. Por apliki alian koloron, alklaku la sagon apud la bildsimbolo Tipara koloro, kaj sekve elektu la koloron kiun vi volas uzi.
La teksta koloro estas ignorata dum printado, se la markobutono Presi tekston nigre estas markita en LibreOfficeDev-Verkilo - Presi en la dialogo Agordaĵoj.
La teksta koloro estas ignorata ĉe la ekrano, se la markobutono Uzi aŭtomatan tiparan koloron por ekrana vidigo estas markita in LibreOfficeDev - AgordaĵojIloj - Agordaĵoj - LibreOfficeDev - Alireblo.
Travidebleco
Agordas la travideblecon de la signoj en la teksto. La valoro 100% signifas ke la signoj estos tute travideblaj, dum 0% signifas ke ili estos tute ne travideblaj.
Teksta dekoracio
Superstreko
Elektu la stilon de superstreko kiun vi volas apliki. Por apliki la superstrekon nur al vortoj, marku la markobutonon Unuopaj vortoj.
Superstreka koloro
Elektu la koloron por la superstreko.
Trastreko
Elektu trastrekan stilon por la elektita teksto.
Se vi konservas vian dokumenton en la formato Microsoft Word, ĉiuj trastrekaj stiloj konvertiĝos al la stilo unuopa linio.
Substreko
Elektu la substrekan stilon kiun vi volas apliki. Por apliki la substrekon nur al vortoj, marku la markobutonon Unuopaj vortoj.
Se vi aplikas substrekon al altskriba teksto, la substreko leviĝas al la nivelo de la alta skribo. Se la alta skribo estas en vorto kun normala teksto, la substreko ne leviĝas.
bildsimbolo en la Formatada breto:
Substrekita
Substreka koloro
Elektu la koloron por la substreko.
Unuopaj vortoj
Aplikas la elektitan efekton nur al vortoj kaj ignoras spacetojn.
Efektoj
Elektu la tiparajn efektojn kiujn vi volas apliki.
Uskleco
La jenaj efektoj de majuskligo disponeblas:
Sen - Neniu efekto aplikiĝas.
MAJUSKLOJ - Ŝanĝas la elektitajn minusklajn signojn al majusklaj signoj.
minuskloj - Ŝanĝas la elektitajn majusklajn signojn al minusklaj signoj.
Majuskligi Ĉiun Vorton - Ŝanĝas la unuan signon de ĉiu elektita vorto al majuskla signo.
Majuskletoj - Ŝanĝas la elektitajn minusklajn signojn al majusklaj signoj, kaj sekve malpligrandigas ilin.
Kaŝita
Kaŝas la elektitajn signojn. Por montri la kaŝitan tekston, certigu ke Formataj markoj estas markita en la menuo Vido. Vi povas elekti ankaŭ LibreOfficeDev - AgordaĵojIloj - Agordaĵoj - LibreOfficeDev-Verkilo - Formata Asistanto kaj elekti Kaŝitaj signoj.
Uskleco
La jenaj efektoj de majuskligo disponeblas:
Sen - Neniu efekto aplikiĝas.
MAJUSKLOJ - Ŝanĝas la elektitajn minusklajn signojn al majusklaj signoj.
minuskloj - Ŝanĝas la elektitajn majusklajn signojn al minusklaj signoj.
Majuskligi Ĉiun Vorton - Ŝanĝas la unuan signon de ĉiu elektita vorto al majuskla signo.
Majuskletoj - Ŝanĝas la elektitajn minusklajn signojn al majusklaj signoj, kaj sekve malpligrandigas ilin.
Reliefo
Elektu efekton de reliefo kiu aplikiĝos al la elektita teksto. La efekto Reliefigita faras ke la signoj aspektas kvazaŭ ili leviĝas super la paĝo. La efekto Gravurita faras ke la signoj aspektas kvazaŭ ili estas enpuŝitaj en la paĝon.
Konturo
Montras la konturon de la elektitaj signoj. Ĉi tiu efekto ne funkcias por ĉiuj tiparo.
Ombro
Aldonas ombron kiu aperas sube kaj dekstre de la elektitaj signoj.
Ombro
Subteno por aziaj lingvoj
These commands can only be accessed after you enable support for Asian languages in LibreOfficeDev - PreferencesTools - Options - Languages and Locales - General.
Emfaza marko
Elektu signon por montri super aŭ sub la tutan longon de la elektita teksto.
Pozicio
Agordu kie montri la emfazajn markojn.
Antaŭvida kampo
Vidigas antaŭvidon de la aktuala elektaĵo.
Reagordi
Agordas ŝanĝojn faritajn al la aktuala langeto al tiuj, kiuj efikis kiam ĉi tiu dialogo estis malfermita.
Apliki
Aplikas la ŝanĝitajn aŭ elektitajn valorojn sen fermi la dialogon.
Ĉi tiu eblo aperas nur por Alinea stilo kaj Signa stilo.