Ebligas al vi elekti importan filtrilon.
Elektu la importan filtrilon por la dosiero malfermota.
Se LibreOfficeDev ne konas la dosiertipon de la dosiero malfermota, provu ion el la jenaj:
Elektu la importan filtrilon el la listo.
Certigu ke la dosiera sufikso rilatas al la dosiertipo de la dokumento. Ekzemple, dokumento de Microsoft Word devas havi sufikson *.doc aŭ *.docx por ke LibreOfficeDev uzu taŭgan filtrilon.