Oni povas uzi antaŭe difinitajn funkciojn en formulo, kaj tiam enmeti la rezulton de la kalkulo en tekstan dokumenton.
Ekzemple, por kalkuli la mezan valoron de tri numeroj, faru jene:
Alklaku en la dokumento tie, kie vi volas enmeti la formulon, kaj tiam premu je F2.
Alklaku la bildsimbolon , kaj elektu je "Mezo" el la listo Statistikaj funkcioj.
Tajpu la tri nombrojn, apartigitajn de mastoj (|).
Premu je Enter. La rezulto enmetiĝos kiel kampo en la dokumenton.
Por redakti la formulon, duoble alklaku la kampon en la dokumento.