Oni povas elekti apudajn ĉelojn, kaj kunfandi ilin en unu ĉelon. Inverse, oni povas preni grandan ĉelon kaj dividi ĝin en plurajn ĉelojn.
Elektu la apudajn ĉelojn.
Elektu menuerojn Tabelo - Kunfandi ĉelojn.
Metu la kursoron en la dividotan ĉelon.
Elektu menuerojn Tabelo - Dividi ĉelojn.
Dialogo ebligas dividi la ĉelon en plurajn ĉelojn, horizontale aŭ vertikale.