Bonvolu subteni nin!

Lokadaptita agordaro

Agordi la eblojn por la funkcio Aŭtomate korekti pri citiloj kaj pri ebloj kiuj estas specifaj al la lingvo de la teksto.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Choose Tools - AutoCorrect Options - Localized Options tab.


Elektu ĉu apliki la anstataŭigojn dum oni tajpas [T], aŭ kiam oni modifas ekzistantan tekston [M].

Enmeti nerompeblan spaceton antaŭ specifaj interpunkciaj signoj en franclingva teksto

Enmetas nerompeblan spaceton antaŭ “;”, “!”, “?”, “:” kaj “%” kiam la signa lingvo estas agordita al la franca (de Francujo, Belgujo, Luksemburgo, aŭ Svisujo) kaj antaŭ “:” nur kiam la signa lingvo estas agordita al la franca de Kanado.

Formati sufiksojn de vicordaj numeroj (1-a -> 1^a)

Formatas la tekston de vicordaj numeroj, ekzemple 1-a, 2-a, aŭ 3-a, kiel altan skribon. Ekzemple, en anglalingva teksto, 1st konvertiĝos al 1st.

Nota bildsimbolo

Atentu ke tio aplikiĝas nur al lingvoj kiuj havas la konvencion formati vicordajn numerojn kiel altan skribon.


Transliteri al malnova hungara se la teksta direkto estas de dekstra maldekstren

Vortoj kaj numeroj transliteriĝos al la malnovhungara skripto, se la teksta direkto estas de dekstra maldekstren kaj uzas kompleksan tekstan aranĝon.

Lingvoj uzantaj kompleksan tekstaranĝon

Replace two inequality signs (<< or >>) with angle quotes

Aŭtomate anstataŭigas duoblajn malpliosignojn kaj pliosignojn per la duoblaj surliniaj citiloj « kaj » en pluraj lingvoj, kaj per unuopaj surliniaj citiloj ‹ kaj › en la svisa franca.

Replace x’s with circumflexes in Esperanto text

Automatically replaces x’s in Esperanto text after certain characters with a circumflex or a breve above the character. For example "sxangxi" becomes "ŝanĝi". "u" followed by an "x" will be replaced with "ŭ", but only if it is preceded by an "e" or an "a". For example "aux" becomes "aŭ" but "Linux" is left alone.

Unustrekaj citiloj / dustrekaj citiloj

Agordas la anstataŭajn signojn uzotajn por unustrekaj aŭ dustrekaj citiloj.

Anstataŭigi

Aŭtomate anstataŭigas la signon kiun la sistemo apriore uzas por la respektiva tipo de citilo per la speciala signo kiun vi agordas.

Komenca citilo

Elektu la specialan signon kiu aŭtomate anstataŭos la aktualan malferman citilon en onia dokumento kiam oni elektas Iloj - Aŭtomate korekti - Apliki.

Fina citilo

Elektu la specialan signon kiu aŭtomate anstataŭos la aktualan ferman citilon en onia dokumento kiam oni elektas Iloj - Aŭtomate korekti - Apliki.

Apriora

Reagordas la citilojn al la aprioraj signoj.

Dialogaj butonoj

Reagordi

Restaŭras ŝanĝitajn valorojn al la antaŭaj langetaj valoroj.

Nuligi

Fermas la dialogon kaj forigas ĉiujn ŝanĝojn.

Akcepti

Konservas ĉiujn ŝanĝojn kaj fermas la dialogon.