Agordi la eblojn por la funkcio Aŭtomate korekti pri citiloj kaj pri ebloj kiuj estas specifaj al la lingvo de la teksto.
Elektu ĉu apliki la anstataŭigojn dum oni tajpas [T], aŭ kiam oni modifas ekzistantan tekston [M].
Enmetas nerompeblan spaceton antaŭ “;”, “!”, “?”, “:” kaj “%” kiam la signa lingvo estas agordita al la franca (de Francujo, Belgujo, Luksemburgo, aŭ Svisujo) kaj antaŭ “:” nur kiam la signa lingvo estas agordita al la franca de Kanado.
Formatas la tekston de vicordaj numeroj, ekzemple 1-a, 2-a, aŭ 3-a, kiel altan skribon. Ekzemple, en anglalingva teksto, 1st konvertiĝos al 1st.
Atentu ke tio aplikiĝas nur al lingvoj kiuj havas la konvencion formati vicordajn numerojn kiel altan skribon.
Vortoj kaj numeroj transliteriĝos al la malnovhungara skripto, se la teksta direkto estas de dekstra maldekstren kaj uzas kompleksan tekstan aranĝon.
Aŭtomate anstataŭigas duoblajn malpliosignojn kaj pliosignojn per la duoblaj surliniaj citiloj « kaj » en pluraj lingvoj, kaj per unuopaj surliniaj citiloj ‹ kaj › en la svisa franca.
Aŭtomate anstataŭigas x-ojn en esperanta teksto post specifaj signoj per ĉapeloj super la signoj. Ekzemple, “sxangxi” fariĝas “ŝanĝi”. “u” sekvatan de “x” anstataŭos “ŭ”, sed nur se antaŭas ĝin “e” aŭ “a”. Ekzemple, “aux” fariĝas “aŭ”, sed “Linux” ne ŝanĝiĝas.
Agordas la anstataŭajn signojn uzotajn por unustrekaj aŭ dustrekaj citiloj.
Aŭtomate anstataŭigas la signon kiun la sistemo apriore uzas por la respektiva tipo de citilo per la speciala signo kiun vi agordas.
Elektu la specialan signon kiu aŭtomate anstataŭos la aktualan malferman citilon en onia dokumento kiam oni elektas Iloj - Aŭtomate korekti - Apliki.
Elektu la specialan signon kiu aŭtomate anstataŭos la aktualan ferman citilon en onia dokumento kiam oni elektas Iloj - Aŭtomate korekti - Apliki.
Reagordas la citilojn al la aprioraj signoj.