Helpo de LibreOfficeDev 26.8
LibreOfficeDev povas aŭtomate apliki alternatajn paĝajn stilojn ĉe paraj (maldekstraj) kaj malparaj (dekstraj) paĝoj en la dokumento. Ekzemple, oni povas uzi paĝajn stilojn por vidigi malsamajn paĝokapojn kaj paĝopiedojn ĉe paraj kaj malparaj paĝoj. La aktuala paĝa stilo vidiĝas en la Stata Breto ĉe la malsupro de la laborejo.
Elektu menuerojn , kaj alklaku la bildsimbolon .
En la listo de paĝaj stiloj, dekstre alklaku je "Maldekstra Paĝo" kaj elektu je Modifi.
Click the General tab.
Elektu je "Dekstra Paĝo" en la kadro Sekva Stilo, kaj alklaku je Akcepti.
En la listo de paĝaj stiloj, dekstre alklaku je "Dekstra paĝo" kaj elektu je Modifi.
Elektu al "Maldekstra Paĝo" en la kadro Sekva Stilo, kaj alklaku je Akcepti.
Go to the first page in your document, and double-click "Right Page" in the list of page styles in the Styles deck.
Por aldoni paĝokapon al iu el la paĝaj stiloj, elektu je , kaj elektu la paĝan stilon al kiu aldoni la paĝokapon. En la paĝokapa kadro, tajpu la tekston uzotan kiel la paĝokapon.
Por aldoni paĝopiedon al iu el la paĝaj stiloj, elektu je , kaj elektu la paĝan stilon al kiu aldoni la paĝopiedon. En la paĝopiedan kadron, tajpu la tekston uzotan kiel la paĝopiedon.
Se vi ne volas paĝokapon aŭ paĝopiedon en la titola paĝo de la dokumento, apliku la stilon "Unua Paĝo" al la titola paĝo.
Se du paraj aŭ du malparaj paĝoj rekte sekvas unu la alian en la dokumento, Verkilo apriore enmetos vakan paĝon. Eblas ekskludi tiujn aŭtomate generitajn vakajn paĝojn de presaĵo kaj de eksporto al PDF.
Elektu menuerojn LibreOfficeDev - PreferojIloj - Agordi - LibreOfficeDev Verkilo - Presi.
Malmarku al Presi aŭtomate enmetitajn vakajn paĝojn.