Agordi la formatadon kaj la tiparon kiujn vi volas apliki.

Por atingi ĉi tiun komandon...

From the sidebar:

Elektu la panelon Stiloj, malfermu la kuntekstan menuon de stilo, elektu la langeton Redakti stilon - Tiparo.


La ŝanĝoj aplikiĝas al la aktuala elekto, al la tuta vorto kiu enhavas la kursoron, aŭ al la nova teksto kiun vi tajpas.

Depende de viaj lingvaj agordoj, vi povas ŝanĝi la formatadon por la sekvaj tipoj de tiparoj:

Nota bildsimbolo

Por ŝalti subtenon de kompleksa tekstaranĝo kaj aziaj signaroj, elektu - Lingvoj kaj lokaĵaroj - Ĝenerale, kaj sekve marku la markobutonon apud la dezirata subteno.


Tipara nomo

Enigu la nomon de instalita tiparo kiun vi volas uzi, aŭ elektu tiparon el la listo.

You can see the name of the fonts formatted in their respective font if you mark the Show preview of fonts field in LibreOffice - View in the Options dialog box.

bildsimbolo en la Formatada breto:

Icon

Tipara nomo

Tipara fasono

Elektu la formatadon kiun vi volas apliki.

bildsimbolo en la Formatada breto:

Icon Bold

Grasa

Icon Italic

Kursiva

Tipara grando

Enigu aŭ elektu la tiparan grandon kiun vi volas apliki. Por skaleblaj tiparoj, vi povas ankaŭ enigi dekumajn valorojn.

Se vi kreas stilon kiu baziĝas sur alia stilo, vi povas enigi elcentan valoron aŭ punktan valoron (ekzemple, -2pt aŭ +5pt).

bildsimbolo en la Formatada breto:

Lingvo

Agordas la lingvon kiun la literumilo uzu por la elektita teksto aŭ la teksto kiun vi tajpas. Disponeblaj lingvaj moduloj havas kontrolmarkon antaŭ si.

Se la lingva listo konsistas el redaktebla fallisto, vi povas enigi validan lingvan etikedon de BCP 47 se la lingvo kiun vi volas asigni ne estas disponebla en la listo de elektoj.

Por detaloj pri lingvaj etikedoj, bonvolu rigardi la paĝon ĉe Vikipedio pri lingvaj etikedoj de IETF kaj la artikolon de W3C pri lingvaj etikedoj en HTML kaj XML.

Averta bildsimbolo

La literumkontrolo por la elektita lingvo funkcias nur se la rilata lingva modulo estas instalita. Kontrolmarko aperas antaŭ la nomo de lingvo en la listo se literumkontrolo estas aktivigita por tiu lingvo.


Tiparaj trajtoj

Elekti kaj apliki tipografiajn trajtojn de tiparo al signoj.

Antaŭvida kampo

Vidigas antaŭvidon de la aktuala elektaĵo.

Reagordi

Agordas ŝanĝojn faritajn al la aktuala langeto al tiuj, kiuj efikis kiam ĉi tiu dialogo estis malfermita.

Akcepti

Konservas ĉiujn ŝanĝojn kaj fermas la dialogon.

Nuligi

Klaki al Nuligi fermas dialogon sen konservi faritajn ŝanĝojn.

Bonvolu subteni nin!

Bonvolu subteni nin!